sourCEntral - mobile manpages

pdf

HELP2MAN

NOMO

help2man − generas simplan man-paĝon

RESUMO

help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

’help2man’ generas man−paĝon el eligoj de ’−−help’ kaj ’−−version’.
−n
, −−name=ĈENO

priskribo por la alineo NAME (NOMO)

−s, −−section=SEKCIO

sekci−numero por man−paĝo (1, 6, 8)

−m, −−manual=TEKSTO

nomo de la manlibro (Uzant−Komandoj, ...)

−S, −−source=TEKSTO

fonto de la programo (FSF, Debian, ...)

−L, −−locale=ĈENO

elekti lokaĵaron (aprioras "C")

−i, −−include=DOSIERO

inkluzivigi materialon el ’DOSIERO’

−I, −−opt−include=DOSIERO inkluzivigi materialon el ’DOSIERO’ se ĝi ekzistas

−o, −−output=DOSIERO

sendi eligon al ’DOSIERO’

−p, −−info−page=TEKSTO

nomo de manlibro Texinfo

−N, −−no−info

formeti referencon al manlibro Texinfo

−l, −−libtool

forviŝi la ’lt−’ el la program−nomo

−−help

montri tiun ĉi helpon, kaj eliri

−−version

montri versio−numeron, kaj eliri

PLENUMEBLAĴO devas akcepti modifilojn ’−−help’ kaj ’−−version’ kaj eligi al ĉefeligujo kvankam alternativoj povas esti indikataj uzante:
−h
, −−help−option=ĈENO

help−elektila ĉeno

−v, −−version−option=ĈENO versi−elektila ĉeno

−−version−string=ĈENO

versia ĉeno

−−no−discard−stderr

inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil−eligo

Raportu program−misojn al <bug−help2man AT gnu DOT org>.

Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014, 2015 Free Software Foundation, Inc. Tio ĉi estas libera programaro; rigardu la fontkodon por kopi−kondiĉoj. Estas NENIU garantio; eĉ ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ

Kroma materialo povos esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj −−include kaj −−opt−include La formo estas simpla:

[sekcio]
teksto

/ŝablono/
teksto

Pecoj de netuŝita teksto *roff estos enmetataj en la eligo en la komenco de la donita [sekcio] (iu ajn uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.

Ŝablonoj uzas la sintakson de regul-esprimoj Perl kaj povas esti sekvataj de la modifiloj i, sm (konsultu perlre(1)).

Linioj antaŭ la unua sekcio aŭ ŝablono komencantaj per ’−’ estas traktataj kiel modifiloj. Ĉio alia estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.

La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:

NOMO
RESUMO
PRISKRIBO
ELEKTILOJ|MODIFILOJ
MEDIO
DOSIEROJ
EKZEMPLOJ
alia

AŬTORO
RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
KOPIRAJTO
KONSULTU ANKAŬ

Iu ajn sekcio [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero anstataŭigos kion ajn estus aŭtomate produktite (kvankam vi ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per −−name se bezonate).

Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la normaj sekcioj montrataj supre, aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

Almeto de teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la sintakson [<sekcio], [=sekcio] aŭ [>sekcio] por meti la kroman tekston antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo, respektive.

DISPONEBLECO

La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:

ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

Verkita de Brendan O’Dea <bod AT debian DOT org>

KONSULTU ANKAŬ

La kompleta dokumentaro por help2man estas tenata kiel manlibro Texinfo. Se la programoj info kaj help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando

info help2man

devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.

pdf